niedziela, 5 sierpnia 2012

Ĉio farita.

Tago de forveturo.
     Ie inter Opole kaj Varsovio
Finfine alvenis la tago de forveturo el Opole. La unua direkto estas Varsovio, kelkajn horojn veturoj, kaj poste al Moskvo. Ankoraŭ lasta SMS mi sendis al Ĉinio. Nia amiko atendas por la mesaĝo. Ni adiaŭis kun familio kaj movis al la stacidomo.
Mi memoras tiujn pensojn kirliĝantaj en mia kapo. Kia estos la vojo? Kiajn interesajn lokojn ni vidos el trajno? Kia estos nia bonvenigo kun la homoj, kiujn ni scias nur el la fotoj? Malrapide, malrapide ĉio venos al ni, kaj ni memoros longa, longa tempo. Ni alvenis al Varsovio rapide. Kiam ni alvenis en la trajno al Moskvo mi havis strangan impreson, ke mi iros en nekonata. Ĉar ĝi estis tiel. Sed tiu sento estas ŝanĝiĝema.

Formalaĵoj

   Vizojn, biletoj, vakcinadoj, interŝanĝo da mono.
Biletoj por flugoj al Varsovio kaj Moskvo, ni aĉetis en Opole. Poste mi kaj Tomek veturis al Krakovo mendi vizojn kaj biletojn por la Trans-Siberia fervojo. Oni povis ankaŭ plenumi  biletojn por reveno el Ĉinio. Do ni havis rusan, mongolan kaj ĉinan vizon. Samtempe aĉetis ni aviadilbiletojn por reveno. Ekzistas ankoraŭ vakcinadoj, kaj interŝanĝi monon. Pro tio , ke ĉina valuto ne estis en la banko, aĉetis usonaj dolaroj. Ni komencis kalkuli la tagojn. Mi multe legis  rete pri la Trans-Siberia fervojo vojaĝo sed mi ne povis imagi ĝin. Oni devas tion postvivi.