niedziela, 5 sierpnia 2012

Ĉio farita.

Tago de forveturo.
     Ie inter Opole kaj Varsovio
Finfine alvenis la tago de forveturo el Opole. La unua direkto estas Varsovio, kelkajn horojn veturoj, kaj poste al Moskvo. Ankoraŭ lasta SMS mi sendis al Ĉinio. Nia amiko atendas por la mesaĝo. Ni adiaŭis kun familio kaj movis al la stacidomo.
Mi memoras tiujn pensojn kirliĝantaj en mia kapo. Kia estos la vojo? Kiajn interesajn lokojn ni vidos el trajno? Kia estos nia bonvenigo kun la homoj, kiujn ni scias nur el la fotoj? Malrapide, malrapide ĉio venos al ni, kaj ni memoros longa, longa tempo. Ni alvenis al Varsovio rapide. Kiam ni alvenis en la trajno al Moskvo mi havis strangan impreson, ke mi iros en nekonata. Ĉar ĝi estis tiel. Sed tiu sento estas ŝanĝiĝema.

Brak komentarzy:

Prześlij komentarz