sobota, 15 grudnia 2012

Atendo sur la trans siberia trajno


Stacidomo en Moskvo
Tago en  Moskvo.
Matene ni jam estis en Moskvo. Kia kvietigo. Tutan tagon ni vizitos ĉefurbo de granda ŝtato.





Metro  en Moskvo

Ni redonas pakaĵojn al bagaĝejo. Ni direktiĝas al la metro. Ĝi estas admirinda. Moskvo estas ĉarma urbo.  La vivo pasas rapide sed interese. 



Maŭzoleo de Lenin
 Ni volas vidi Maŭzoleo de Lenin, ĉar estas por tiu okazo. Sed  ŝanco ne ĉiam estas favora al homo. Mi estis tre scivola kiel aspektas Maŭzoleo. Bedaŭrinde, en tiu tempo estis konservado de maŭzoleo, kaj eniro malpermesita.  Ni malĝojiĝis ne tro, ĉar estas multaj  por vidi en Moskvo.


Ortodoksa preĝejo sur la Ruĝa Placo

Ĉar ni havas liberan tutan tagon, ni forglitigis la pakaĵojn kaj ni iris  rigardi la urbon.  Ni volus  vidi  kiel eble plej multe.
Ni iras en la direkto de la preĝejo. Ĝi  estas fabela.  Estas preĝejo dediĉita al Sankta Bazilo Katedralo, konstruita en la dek sesa jarcento.



Atendante la trajnon

Post kelkaj horoj de rigardado, (mi metis la reston de la fotoj en la galerio) lacaj ni revenis al la stacidomo. Ek de ĉi tie la Transsiberia fervojo iros al Pekino. Kompreneble, ĉi tiu ne estas la fino de nia vojo en Ĉinio, sed la fino de la vojaĝo de tiu trajno...Antaŭ ni tuta semajno en la trajno.